martes, 22 de febrero de 2011

La strando

La boatoj po du,
kiel sandaloj el vent’
sekiĝas sub la sun’.
 Mi kaj mia ombro, angulo rektas,
mi kaj mia ombro, pri ĉio spertas.

 Sur la sablo kuŝanta
kvazaŭ mara restaĵo
infan’ troviĝas dormanta.
Mi kaj mia ombro, angulo rektas,
mi kaj mia ombro, pri ĉio spertas.

 Kaj fiŝistoj, pli for
kun lertec’ tiras la kablojn
flavajn kun sala sapor’
 Mi kaj mia ombro, angulo rektas,
mi kaj mia ombro, pri ĉio spertas .

lunes, 7 de febrero de 2011

domingo, 6 de febrero de 2011

La blanka papero

Kial mi poemas?

Se mi ne kapablas diri belan vorton,
kial mi poemas?
Se mi ne kapablas, 
kial mi poemas?
Kial mi kuraĝas preni skribilon
paperon kaj inkon,
se mi ne kapablas...?
Se mi ne kuraĝas,
mi devas silenti
kaj lasi la vortojn
forflugi,
mi ne devas meti sur blankan paperon
vortojn fantaziajn,
vortojn kies senco
estas simpla revo,
falso kaj malvero.
Se mi ne kapablas
malkovri la veron,
mi ne rajtas
kun malpura sento,
por verki poemon,
preni la blankan paperon.
Kial mi do, verkas
sentime kaj blinde
sub blua ĉielo,
ĉi tiujn novajn versojn?
Ĉu mi ne mensogas?
ĉu mi vere verkas
la veron?
Pluraj vortoj fluas
nun el mia cerbo
belaj kaj malbelaj,
por libera elekto,
kaj mi daŭre verkas
kun ĝojo kaj sento,
kun tim' kaj kuraĝo
sed ĉiam mi hantas
la sama demando,
kial mi poemas?
Mi estas poeto,
ĉu vere mi estas?
Denove mi timas
ke ne estas vero
ĉar mi ne poemas:
mi metas mil vortojn
sur blankan paperon,
vortojn elprenitajn
el malmola cerbo
cerbo fantazia
plenplena je semoj,
semo kies frukto
estas pluraj vortoj,
por verki denove
aliajn versojn.
Amon, pacon, gloron,
vivon, ridon, senton.
Vortojn fantaziajn
centope mi trovas
en unu momento,
kaj per milda mano
mi verkas poemon,
kalkulante rimojn
kalkulante versojn,
kiel simpla homo,
kiu semas amon
kontraŭ abomeno.
Kial mi poemas?
Eble ĉar mi estas
homarano pace,
loĝanta la mondon
aŭ eble mi estas
revemulo stulta,
sopire fluganta,
al bluo ĉiela...
Kial mi poemas?
mi metas kaj metas
sur blankan paperon
senfinan vortaron
kun certa gracio,
kun certa defio,
por fine,
vole kaj nevole
komposti poemon,
poemon pri amo,
aŭ pri fantazio,
eble pri malamo
eble pri defio
sed certe,
poem' ĝi aspektas
kaj venas la kalmo...

Ángel Arquillos  junio-2010




Congreso de Granada

Estoy en contacto con posibles colaboradores para el congreso de Granada, Amparo y Luis. Éste último es un cubano muy interesado en retomar el esperanto, que estudió hace algunos años. Amparo es traductora, que quiere perfeccionar sus conocimientos de Esperanto para traducir. También contamos con Juan Diego y con Maciet Jascot, ambos residentes en Granada y buenos esperantistas. En breve pienso dar un paseo por la ciudad con el fin de contactar personalmente con todos ellos y animarlos en la tarea, que no es cosa fácil. Si puediéramos contactar con Ogíjares, allí vive nuestro amigo Eduardo, que también debería colaborar de alguna manera.