lunes, 10 de diciembre de 2018

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 770
2018-12-10

DEKLARO DE UEA OKAZE DE LA TAGO DE HOMAJ RAJTOJ 2018 KAJ LA SEPDEKA DATREVENO DE LA UNIVERSALA DEKLARACIO DE HOMAJ RAJTOJ

Okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, la 10-a de decembro 2018, kaj festado de la 70-a datreveno
de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita je tiu dato en la jaro 1948, Universala
Esperanto-Asocio samtempe gratulas al Unuiĝintaj Nacioj pro ties konstanta, persista kaj
longdaŭra defendo de la homaj rajtoj tra la mondo, kaj atentigas ke, pli ol iam ajn antaŭe, la
popoloj de la mondo bezonas la Deklaracion kaj la principojn kiujn ĝi entenas.
Ĉie la homaro frontas diskriminacion (interalie diskriminacion surbaze de la lingvo), uzadon de
perforto anstataŭ paca dialogo, kaj forgesemon antaŭ la lecionoj de la historio.
La Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras sian solidarecon kun la principoj de homaj rajtoj
kaj kun Unuiĝintaj Nacioj en ties strebado realigi tiujn principojn.
Fondita en 1908, UEA – la ĉefa monda asocio por la uzado kaj disvastigo de la internacia lingvo
Esperanto – dekomence laboris por la ideoj de homa egaleco kaj tutmonda interkompreniĝo.
Kvardek jarojn poste, jam antaŭ la akcepto de la Deklaracio fare de Unuiĝintaj Nacioj, la Asocio
enskribis respekton al la homaj rajtoj en sia Statuto kiel esencan kondiĉon por sia agado.
Nuntempe ĝi aktivas por dissemi informojn pri homaj rajtoj en pli ol 120 landoj.
Homrajta Tago proksime koincidas kun alia ĉiujara festo – tiu de la naskiĝo de d-ro Ludoviko
Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kiu dediĉis sian vivon al la interfratiĝo de la homaro kaj
kies naskiĝtagon oni festas la 15-an de decembro. “Absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la
popoloj en la praktiko estas plene ebla,” Zamenhof asertis en 1905.
“Ĉiu lando,” li deklaris en 1906, “apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj
loĝantoj,” kaj “en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton,
paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas” – sed tion fari en
harmonio kun tiuj kiuj praktikas alian lingvon aŭ alian religion. Pro tio li rekomendis Esperanton
kiel internacian lingvon por la tuta homaro.
Hodiaŭ UEA substrekas la kongruon inter la klopodoj de Zamenhof kaj la streboj por plene
universaligi la homajn rajtojn. La Asocio invitas ĉiujn defendantojn de la homaj rajtoj konsciiĝi pri
la graveco de lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco en la laboro por atingi pli justan kaj pacan mondon
kaj konfirmas sian plenan subtenon de la idealoj de la Universala Deklaracio.