lunes, 23 de abril de 2018


Diris al mi la mateno,
ke ĝi vidis vin ploranta
rompante vian taglibron
kaj kun la koro tremanta.

Kuraĝis mi ĝin demandi
pri via plor', la kialon
kaj ĝia tuja respondo
estis akra maldolĉaĵo

Malkovris la fru-mateno
dum la frosto-frida strato
miajn dolorajn sekretojn
disĵetitaj sur la planko

Arquillos aprilo 2018