domingo, 6 de febrero de 2011

La blanka papero

Kial mi poemas?

Se mi ne kapablas diri belan vorton,
kial mi poemas?
Se mi ne kapablas, 
kial mi poemas?
Kial mi kuraĝas preni skribilon
paperon kaj inkon,
se mi ne kapablas...?
Se mi ne kuraĝas,
mi devas silenti
kaj lasi la vortojn
forflugi,
mi ne devas meti sur blankan paperon
vortojn fantaziajn,
vortojn kies senco
estas simpla revo,
falso kaj malvero.
Se mi ne kapablas
malkovri la veron,
mi ne rajtas
kun malpura sento,
por verki poemon,
preni la blankan paperon.
Kial mi do, verkas
sentime kaj blinde
sub blua ĉielo,
ĉi tiujn novajn versojn?
Ĉu mi ne mensogas?
ĉu mi vere verkas
la veron?
Pluraj vortoj fluas
nun el mia cerbo
belaj kaj malbelaj,
por libera elekto,
kaj mi daŭre verkas
kun ĝojo kaj sento,
kun tim' kaj kuraĝo
sed ĉiam mi hantas
la sama demando,
kial mi poemas?
Mi estas poeto,
ĉu vere mi estas?
Denove mi timas
ke ne estas vero
ĉar mi ne poemas:
mi metas mil vortojn
sur blankan paperon,
vortojn elprenitajn
el malmola cerbo
cerbo fantazia
plenplena je semoj,
semo kies frukto
estas pluraj vortoj,
por verki denove
aliajn versojn.
Amon, pacon, gloron,
vivon, ridon, senton.
Vortojn fantaziajn
centope mi trovas
en unu momento,
kaj per milda mano
mi verkas poemon,
kalkulante rimojn
kalkulante versojn,
kiel simpla homo,
kiu semas amon
kontraŭ abomeno.
Kial mi poemas?
Eble ĉar mi estas
homarano pace,
loĝanta la mondon
aŭ eble mi estas
revemulo stulta,
sopire fluganta,
al bluo ĉiela...
Kial mi poemas?
mi metas kaj metas
sur blankan paperon
senfinan vortaron
kun certa gracio,
kun certa defio,
por fine,
vole kaj nevole
komposti poemon,
poemon pri amo,
aŭ pri fantazio,
eble pri malamo
eble pri defio
sed certe,
poem' ĝi aspektas
kaj venas la kalmo...

Ángel Arquillos  junio-2010




2 comentarios:

  1. Saluton kara Angel!
    Via blogo kaj same via poemo pri kapablo skribi gxin estas interesa maniero poeme priskribi kaj kapablon kaj kuragxon.
    mi deziras al vi sukceson.
    Fortan brakumon, amike via: Stelo

    ResponderEliminar
  2. Dankon Stelon, mi klopodos plibonigi miajn poemojn kaj enmeti kelkajn fotojn kaj plurajn esperantajhojn.

    ResponderEliminar