jueves, 26 de mayo de 2011

Ecologistas en Acción


Hodiaŭ, kiel anoncite, ni kunsidis kun membroj de la grupo “Ecologistas en Acción”, en la t.n. Casa Invisible de Malago, strato Nosquera, 11. Ĉiuj interesiĝis pri Esperanto kaj atente aŭdis la prelegon fare de Carmen  San-Segundo pri la vivo de Zamenhof kaj la unuaj paŝoj en Esperanto, unuaj kongresoj, kaj diversaj grupoj kaj Asocioj. Mi parolis pri la 16 reguloj de Esperanto kaj pri niaj aferoj, klasoj, renkontiĝoj, perretaj kursoj, ktp. Kiel dirite, ĉiiuj interesiĝis kaj eble ni havos novajn lernantoj por la venonta kurso. Inter la ĉeestantoj estis Solo Tronik kaj lia amatino el Pollando. La babilado estis tre interesa kaj ni promesis kunsidi denove por paroli pli profunde pri la lingvo, ĉar hodiaŭ temis pri presentado de la gramatiko kaj historio de Esperanto.
Ángel Arquillos

sábado, 14 de mayo de 2011

Rnkontiĝo kun Solo kaj Vinga



Lastatempe ni havas oftajn vizitojn de geesperantistoj, kaj ni ĝoje bonvenigas ilin ĉiŭj. Hieraŭ vespere ni rendevuis kun nia malagana samideano "Solo-Tronik", fama internacie konata kantisto kaj komponisto de kanzonoj en Esperanto, kaj lia amatino Vinga Kruszyk el Pollando. Bedaŭrinde kelkaj grupanoj ne povis ĉeesti la rendevuon pro diversaj kialoj, ĉefe malsano. Mi esperas ke por la venonta kunsido kun ambaŭ, alvenos pliaj homo ĉar mi estos intervjuita de Vinga kaj denove ni ĝuos interesan babiladon pri diversaj temoj precipe pri Esperanto.